ĈEFPAĜO

Bonvenon al vi, ĉiuj rotarianoj kaj esperantistoj!

Rotario Internacia (mallonge RI) estas la unua kaj plej malnova asocio de servado, fondita en 1905 de la advokato Paul Harris en Usono. Ĝi nun nombras pli ol 1.200.000 membrojn kaj pli ol 36.600 klubojn en pli ol 200 landoj tutmonde. Nia amikaro akceptas kiel simpatiantojn ĉiujn esperantistojn, kiuj aprobas la rotariajn celojn, interalie pacon kaj interkomprenon en la mondo. Se ili deziras membriĝi en rotaria klubo, ili povas kandidatiĝi skribante al la prezidanto de tiu ĉi amikaro. Laŭ la statutoj de RI povas esti veraj membroj de la amikaro mem nur rotarianoj kaj siaj familianoj. Tamen ankaŭ la partoprenintoj en rotariaj programoj kaj en la Rotaria Fondaĵo povas membriĝi.

Celo

La celo de Rotario estas promocii la valoron de servado, motoro kaj progresiga idealo de ĉiu aktiveco. Aparte, ĝi celas:
1. promocii kaj evoluigi amikajn rilatojn inter siaj membroj por igi ilin plu kapablaj servi al la ĝenerala intereso;
2. eduki laŭ la principoj de la plej alta etiko la profesian kaj entreprenan agadon, rekonante la dignecon de ĉiu okupo utila kaj certigante ke ili estas farataj en la plej nobla maniero, kiel rimedo por servadi la socion;
3. orientigi la privatajn, profesiajn kaj publikajn aktivecojn de ĉiu membro de la klubo laŭ la idealo de servado;
4. disvastigi la reciprokan komprenon, la kunlaboron kaj la pacon je internacia nivelo pere de diskonigo en la mondo de amikaj rilatoj inter homoj praktikantaj diversajn ekonomiajn kaj profesiajn agadojn, kunigitaj en komuna celo kaj en la deziro servadi.

Misio

La misio estas provizi servon al la aliaj, antaŭenigi la integrecon kaj disvastigi la komprenon, la bonan volon kaj la pacon en la mondo pere de reto de profesiuloj, entreprenistoj kaj elstaraj homoj de la komunumo.

Vizio

Universale rekonita pro la dinamismo de la kluboj kiuj kun sia devontigo je servado kontribuas plibonigi la komunumojn en la tuta mondo.

Kernaj Valoroj

La kernaj valoroj de Rotario estas servado, amikeco, integreco kaj gvidado.

Manieroj de servado

La manieroj de servado gvidas la agadon de la klubo.
1. La interna agado koncernas la aktivecojn kiujn ĉiu membro devas entrepreni ene de la klubo por certigi ties bonan funkciadon.
2. La profesia agado celas antaŭenigi la observadon de etike altaj normoj en la praktikado de ĉiu profesio, rekoni la dignecon de ĉiu utila okupo kaj diskonigi la valoron de servado, motoro kaj ideala propulsilo de ĉiu aktiveco. La membroj estas vokitaj labori, je persona kaj profesia nivelo, konforme al la principoj de Rotario.
3. La agado je publika intereso koncernas la paŝojn faritajn de la membroj, kelkfoje kunlabore kun aliaj, por plibonigi la kvaliton de vivo en la loko en kiu ili troviĝas.
4. La internacia agado inkludas aktivecojn plenumitajn de la membroj por kreskigi la interkonsenton, la toleremon kaj pacon inter la popoloj, subtenante la renkontiĝon kun homoj de aliaj landoj, kun ilia kulturo, iliaj tradicioj, iliaj problemoj kaj iliaj esperoj, pere de legado kaj interŝanĝa korespondado, kiel ankaŭ pere de kunlaborado al la iniciatoj kaj projektoj proponitaj de la kluboj por helpi al loĝantoj en aliaj landoj.
5. La agado por la juna generacio rekonas la pozitivan impreson lasitan en la vivoj de infanoj kaj junaj plenkreskuloj per la agadoj de evoluo de gvidkapabloj, de la partopreno en lokaj kaj internaciaj projektoj de servado, kaj de interŝanĝoj por promocii la pacon en la mondo kaj la komprenon inter la kulturoj.