RI+EO BONA DUOPO?

Rotario kaj esperanto: longa komuna vojo

Fonto :
Davide Astori (esploristo Universitato de Parmo, membro de Rotary eKlubo Esperanto): „Esperantaĵoj. Dek ses itineroj esperantologi-interlingvistike“, FEI, Milano 2014

En la klimato de tiu Okcidento kiu, en la spuro de la libera pensado dekok-jarcenta, jam de kelka tempo estis sinteziĝanta tutmonda kulturo de toleremo, respekto, deziro je komunikado, unufanke, oni lanĉas la grandan utopion de Paul Harris, aliafanke tiun de L.L. Zamenhof. En la sama jaro, la 1905-a, oni festis en Eŭropo la unuan universalan kongreson de Esperanto, dum sur la alia flanko de la planedo, trans la Atlantiko, en Ĉikago, fondiĝas la unua Rotaria Klubo (metante la bazojn de tio kio estos unu el la plej feliĉaj eksperimentoj de internaciigo de la pasinta jarcento), en iu signifa koincido, kiu permesas rakonti paralelan historion kaj, multmaniere, komunan, riĉan je sinergiaj potencialoj kiuj ekde tiam estis evoluintaj, kiel ni vidos, ĝis la plena nuntempo.

Se pri la dua la leganto esperantista ĉion scias (aŭ almenaŭ devus scii), ni elspezu kelkajn vortojn pri la unua.

1. Rotario

Internacia organizaĵo fondita la 23-an de februaro 1905 en Ĉikago fare de la advokato Paul Percey Harris (1868-1947), Rotario Internacia (Rotary International), la plej malnova Monda Servo-Klubo, celas kunigi homojn en kluboj tra la tuta mondo, estrojn en siaj profesioj, por servi komunumojn kaj helpi solvi problemojn. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 33.000 Rotariaj Kluboj, en preskaŭ ĉiuj nacioj de la mondo, kun entute pli ol 1.200.000 membroj.

Oficiala devizo de Rotario, kiu koncize esprimas ĝian filozofion, estas “service above self“, t.e. servi sen iu ajn persona intereso. Laŭ la Rotaria statuto, la celoj al kiuj ĉiuj Rotarianoj devas strebi estas: la evoluo de interpersonaj rilatoj komprenitaj kiel ŝanco je servo; altaj moralaj principoj en la konduto de profesiaj aktivecoj kaj en la laborrilatoj; agnosko de la graveco kaj de la valoro de ĉiuj utilaj aktivecoj; la signifo de la okupo de ĉiu Rotariano kiel ŝanco por servi la socion; la apliko de la idealo rotaria en la medioj persona, profesia kaj socia; la kompreno, la bonvolo kaj la paco inter la popoloj pere de reto internacia de profesiuloj kaj entreprenistoj de ambaŭ seksoj, kunigitaj en la idealo de servado.

La Agadoj sur kiuj baziĝas la aktiveco de RI estas kvin: interna, favore de Rotario kaj Rotarianoj; profesia, favore de la mondo de la laboro; je publika intereso, favore de la komunumo, en kiu estas enradikiĝinta la Klubo; internacia, favore al evoluo de paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj; Novaj Generacioj, kiu re-konas la pozitivan ŝanĝiĝon realigitan de geknaboj kaj gejunuloj pere de agadoj de evoluo de dotoj pri gvidanteco, projektoj de agadoj kaj interŝanĝaj programoj.

Inter la multnombraj iniciatoj kaj sociaj servoj je loka, nacia kaj internacia nivelo kiujn la anoj plenumas senpage, mem-financante sin ankaŭ pere de la Rotaria Fondaĵo (asocio senprofita kies tasko estas helpi al Rotarianoj, pere de subvencioj kaj programoj, por favori la pacon, la bonvolon kaj la internacian interkomprenon per la plibonigo de sanitaraj kondiĉoj, la subteno al la edukado kaj la lukto kontraŭ malriĉeco, aŭ utiligante kontribuojn kolektitajn dum agoj de servado en la teritorio), estas almenaŭ memorindaj: la programoj humanecaj (ekde la helpo al katastrofaj areoj ĝis la subvencioj 3H (Health, Hunger, Humanity: Sano, Malsato kaj Humanigo); la “Projekto Polio Plus”, komencita antaŭ pli ol 20 jaroj kaj celanta elradikigi, pere de vakcinado de ĉiuj infanoj je monda nivelo, la poliomjeliton, kunlabore kun la Monda Organizo pri Sano, UNICEF, la Centroj de Kontrolo de Malsanoj kaj Prevento kaj pli lastatempe, la Bill kaj Melinda Gates Fondaĵo (vidu ĉi tie), la edukaj programoj (studstipendioj kaj la Rotary Youth Exchange, Rotaria Junulara interŝanĝo).

2. RADE: voĉo por la Rotario

En 2008, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel “Jaro de la Lingvoj” precipe por substreki la gravecon de la internacia komunikado, kreis ian debaton la artikolo kiun Rotary Contact, la Rotaria belga monata revuo, gastigis sur sia marta numero (pp. 18-19) Joseph van der Vleugel de la Klubo Spa-Francorchamps-Stavelot (Distrikto 1630), en sia “Faut-il une langue internationale pour mieux communiquer au Rotary? / Een internationale taal voor een betere Rotarycommunicatie” celas laŭgrade enirigi Esperanton en la Rotariajn klubojn de la mondo, por pli bone aliri la celojn kaj la internaciajn aktivecojn, argumentante sian proponon surbaze de la kriterioj de la kvar etikaj kriterioj de RI. La propono, unuarigarde, povus ŝajni ŝerco, aŭ provoko. Sed tiel ne estas.

La Rotaria Amikaro de Esperanto (RADE), la unua de la rekonitaj fellowships (detalan historion de la Grupo oni povas trovi klakante ĉi tie …paĝo de tiu ĉi retejo) arigas ekde 1928 (jaro de fondaĵo, en la simbola dato de lumo kaj de renaskiĝo de la 21-a de marto, printempa ekvinokso, en epoko en kiu la Rotaria movado estis iĝanta vere internacia, kaj la lingvaj problemoj iĝis evidentaj), rotarianojn, esperantistojn kaj simpatiantojn el ĉiuj kvin kontinentoj laŭ la idealoj de la lingvo internacia.
Kontraŭita, en la spuro de la pli ĝenerala sorto de Rotario, inter la du mond-militoj, ĝi estis refondita en 1959 fare de Norman Williams sub la nomo kiun ĝi ankoraŭ nun portas, kies akrostiko resendas per brila vortoludo al la esperanta vorto ‘rado’. Hodiaŭ RADE havas preskaŭ centon da membroj en 15 landoj kaj disvastigas informfolion kiun ĝi konsideras pli forumo ol informa bulteno; tiamaniere estas di􏰃nitaj laŭstatute ĝiaj celoj:
La Grupo R.A.D.E., konsistanta el rotarianoj kiuj uzas Esperanton, celas realigi la idealojn de Rotary International por la interkompreno, la amikeco kaj la paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter Rotarianoj de malsama lingvo- deveno kaj disvastigi la humanecajn internaciajn servojn de R.I.
Tiel la amiko Joseph, kies membreco al RADE pravigas la ĉefan lingvan intereson, skribas en la artikolo menciita (ĉi-tie tradukita en esperanto):
La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke la 2008-a estu la “Jaro internacia de la lingvoj”, invitante plifortigi ilian konservadon kaj defendadon.
Rotario Internacia, kiel UNO, estas institucio internacia kiu respektas la kulturojn kaj la rajtojn de ĉiu civitano. Tio signifas ke ĝi rekomendas la uzon de multlingveco, tamen bedaŭrinde tio-ĉi prezentas limigojn. Esperanto, lingvo kreita por esti internacia, estas la sola solvo por esti ponto inter la kulturoj.
La leĝa Konsilio de 2007 de Rotario ne akceptis la proponon 07-411, prezentitan de la brazila distrikto, kiu rekomendas “progresivan enkondukon de Esperanto kiel duan lingvon, post la loka lingvo, en la internaciajn komisionojn de ĉiu Rotaria klubo por plifaciligi la realigon de humanecaj kaj kulturaj programoj, kiuj ofte kolizias kun baroj lingvaj”.
La sola oficiala lingvo de la leĝa Konsilio estis la angla, tamen estis proponitaj servoj de samtempa tradukado al franca, hispana, portugala, korea kaj japana lingvoj. Je la Konsilio de 2010 oni probable devis aldoni la hindian kaj la rusan, laste akceptitajn. Sendube en la proksima estonteco devos esti akceptataj aliaj pliaj lingvoj kaj estos maljuste flankelasi eĉ unu el ili. Konklude, RI troviĝas en la sama situacio de multaj institucioj internaciaj: hegemonia lingvo (la angla), alflankigita de granda nombro de naciaj lingvoj pli malpli akceptitaj laŭ la ekonomia aŭ politika forto de la parolantoj. Tiu-ĉi situacio estas maljusta je pluraj vidpunktoj, kaj la uzo de Esperanto reprezentas kun la paso de la tempo logikan solvon, kondiĉe ke oni taksu korekte la problemojn. Por juĝi la proponon enirigi laŭgrade esperanton kiel duan lingvon, ŝajnas logike apliki la kriteriojn de la kvar etikaj principoj de RI (la pruvo de la kvar demandoj):

1. Ĉu ĝi estas vera ? Estas vere, ke la diverseco de la lingvoj estas baraĵo al bona komunikado, kaj ke nur malplimulto havas la ŝancon lerni unu, du aŭ pli da fremdaj lingvoj. Estas same vere, ke esperanto reprezentas grandan avantaĝon, ĉar ĝia lernado estas pli facila kaj malpli multekosta ol la lernado de denaskaj lingvoj. Krome ĝi estas neŭtrala lingvo, kaj tial ĝi protektas la valorojn de ĉiuj aliaj idiomoj.

2. Ĉu ĝi estas justa por ĉiuj koncernatoj? Konstatante la fakton, ke ni ĉiuj faras la saman streĉon por la sama lingvo por povi komuniki egalrajte, ni engaĝiĝas kune por la vojo de respekto de rajtoj kaj devoj de ĉiu.

3. Ĉu ĝi produktos bonvolon kaj pli bonajn amikajn rilatojn? Fari la samajn streĉojn por pli bona komunikado povas nur krei pli bonajn sociajn interrilatojn.

4. Ĉu ĝi estos utila al ĉiuj koncernatoj? Por la unulingvanoj estos bona ŝanco lerni lingvon pli facilan, kaj esperanto reprezentas ankaŭ fenestron por multaj naciaj lingvoj. La poliglotoj ne havos iun ajn problemon iĝi esperante-parolantoj. Nur la unulingvaj angle-parolantoj devos rezignacii perdi siajn avantaĝojn. Tamen, forlasante sian hegemonian pozicion, ili trovos pli grandan malfermon al aliaj kulturoj kaj la admiran rekonon de ĉiuj popoloj. La propono inkludi esperanton laŭgrade estigas ĉi-tie kaj tie rideton, probable pro manko da sufiĉa informo. Kial rifuzi proponon kiu plenumas la kriteriojn de la kvar etikaj demandoj?

Malgraŭ la enormaj financaj rimedoj, kiujn ĉiuj landoj en la mondo elspezas por la instruado kaj la tradukado de la lingvoj, la problemo de internacia komunikado restas nesolvita, eĉ konsiderante la novajn teknologiojn.

1.Nuntempe la plej granda parto de la rotarianoj loĝas for de la regionoj de la angla lingvo, oficiala idiomo de Rotario.

2. En Rotario, la tendenco rilate al komunikado estas daŭre plimultigi la uzatajn lingvojn, sen elekti unu solan nacian lingvon, ĉar ekzistas Rotariaj Kluboj en 211 landoj. La nuna uzado de multaj lingvoj en Rotario Internacia signifas postkuri la problemon kaj ne antaŭvidi definitivan solvon.

3. La respekto de la homaj rajtoj, inkluzive de tiu de propra lingvo kaj kulturo, postulas en la proksima estonteco neŭtralan komunikadon je internacia nivelo, sen kulturaj aŭ ekonomiaj hegemonioj, je la sama nivelo por ĉiuj popoloj de diferencaj gepatraj lingvoj, por atingi kaj certigi la solidarecon, la justecon kaj la internacian kunlaboron sen diskriminacioj.

4. Nuntempe, en la Unuiĝintaj Nacioj, japano, brazilano, italo, finno aŭ etiopo devas formuli siajn pensojn en la lingvo de argentinano, franco, ĉino, arabo, brito aŭ ruso. Krom la evidenta diskriminacio, perdo de informoj, malfacilaĵo en la esprimo, ekzistas la granda kosto de tia sistemo, sen forgesi la altajn salajrojn de la tradukistoj kaj ankaŭ la damaĝojn al la medio, ĉar ĉio estas produktita sur papero eltirita de arboj kiuj estas kreskigitaj en enormaj unukulturejoj.

5. Esperanto, same kiel la telefono, estas bonega komunikilo, kiel dua lingvo apud la idiomoj etnaj. Ĝi estas malpli kosta, ĉar ĝi kostas nenion, ĝi estas neŭtrala, facila, klara, bela, inteligenta, logika, kaj ĝi vere funkcias. Ĝi ne havas “estron”, nek estas subtenata de ekonomia aŭ politika potenco. Ĝi vivas en ĉiuj landoj de la mondo en la mensoj de idealistoj, kiuj anticipas la estontecon. Ĝi estas la sola lingvo kiu kreis popolon, ĉar kutime estas la popoloj kiuj kreas siajn proprajn dialektojn, la tribajn idiomojn, la naciajn lingvojn.

6. Ĉiuj civitanoj havas sian naciecon, sian lokan kulturon, sed samtempe ili estas civitanoj de la mondo je la sama nivelo de ĉiuj aliaj. Ili ne devas submetiĝi balbutante malbone la lingvojn de la aliaj, sed ili povus komuniki inter si per neŭtrala lingvo kiun ĉiuj povas lerni rapide pro ĝia facileco, pro ĝia logiko kaj pro ĝiaj ideologio, respektante la homajn lingvajn rajtojn eĉ de la malgrandaj popoloj, de la civitanoj de landoj lingve malfortaj.

7. Esperanto ne ofertas avantaĝojn nur al kelkaj, sed ĝi harmonias kun la fundamentaj kriterioj de la “kvar etikaj principoj de Rotary,” ĉar ĝi estas verdira, justa, kreas pli bonan volon kaj sendube pli bonan amikecon, krom esti bonefika al ĉiuj.

8. La plej malnova grupo de Amikoj de Rotario Internacia estas tiu de la Rotaria Amikaro de Esperanto (RADE), kiuj ekde multaj jaroj renkontiĝas dum la Universalaj Kongresoj de Rotario aŭ vizitas sin reciproke sen iu ajna problemo de komunikado.

3. Rotario kaj Esperanto: kiu estonto de kunlaboro

En la mondo ekzistas almenaŭ tiom da parolantoj de esperanto kiom da rotarianoj, substrekis en sia artikolo van der Vleugel. Multaj, kaj profundaj, estas – kiel oni vidis – la kontaktoj inter la idealecoj de Rotario kaj tiu de esperanto: lukto favore al demokratio, engaĝiĝo je alfabetigo, atento al komunikado kaj al internacia kunlaboro, plena konscio pri la valoroj de respekto, tolero kaj dialogo, protekto de ĉiu kulturo (kaj, sekve, de ĉiu lingvo), konscio pri la graveco de la interŝanĝo (samtempe de homoj kaj de ideoj), klarvideco por daŭrigebla estonteco (de ekologio tout court al ekologio lingva).

Ne surprizas, do, la fakto ke la reciproka intereso kiun la du grandaj Realecoj priskribitaj ĉi tie, la esperanta kaj la rotaria, nutras unu la alian, povu konduki al ĉiam pli profundaj sinergioj: ekde la konsonanco de intencoj inter la sesa celo de la regularo de RI, kies paragrafoj pri internacia frateco kaj kompreniĝo tre similas al tiu de la tiel nomata ‘interna ideo’, ĝis nia freŝa propono.