AKTUALAĴOJ

Ĉu ideo por nova amikaro?

Estas multaj, kiuj interesiĝas pri muskoj. La koncerna fako estas konata kiel „briologio“.  Index Bryologicus estas interesa paĝaro kun multaj informoj, tamen ĝis nun nur en la germana.

 

Premio de la UEA pro „Elstara Arta Agado“ por Wally Du Temple

S-ro Wally Du Temple (Kanado), vicprezidanto de RADE kaj membro de la Rotaria Klubo Esperanto-Brazil en la brazila distrikto 4560 ricevis kadre de la Universala Kongreso 2022 en Montrealo la supre menciitan distingon de la UEA pro la kontribuoj originalaj kaj tradukaj al la E-literaturo dum multaj jaroj. RADE elkore gratulas kaj fieras pri tiu sukceso.

 

 

 

 

 

 

1-a Internacia interreta FinuPolionNun Go-turniro

Partoprenis la turniron, kiu okazadis komence de la jaro 2021,  186 ludantoj el 22 landoj, 78 el ili aĝis malpli ol 16 jaroj. Ankaŭ multaj membroj de la Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) troviĝis super la virtualaj ludtabuloj. La membroj de RADE uzis siajn internaciajn kaj lokajn kontaktojn por varbi por la sukceso de la evento. Detalajn informojn pri la tuta evento vi trovas sur la paĝoj de la Germana Go-Asocio kaj la Eŭropa Go-Federacio. Estis finfine enspezitaj 4008,33 Eŭroj, kiuj estis tute donacitaj al la iniciativo de Rotario por elradiki poliomjeliton.