HISTORIO

Nia historio

Nia amikaro estas la unua de Rotary International (R.I.), fondita en la jaro 1928, antaŭ ĉiuj aliaj!

La Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE, en la oficiala angla versio nun „Esperanto Rotary Fellowship“), kuniganta Rotarianojn kiuj parolas la internacian neŭtran lingvon Esperanto, celas efektivigi la celojn de R.I., t.e. promocii reciprokan Interkomprenon, Bonvolon, Amikecon kaj Pacon inter la nacioj. Ĝi kuraĝigas altajn etikajn normojn, faciligas personajn kontaktojn inter malsamparolantaj rotarianoj kaj disvolvas la internacian homaman servon de R.I.

Sed kio estas Esperanto (Eo)? Ĝi estas proponita kiel dua lingvo sendistinge kaj monde facillernebla de ĉiuj danke de la gepatra lingvo.
Por facile roli kiel dua lingvo, ĝi ne entenas esceptojn kiel en naciaj lingvoj. Ĉar Eo apartenas al neniu popolo sed al ĉiuj, ĝi estas sen naciismaj aludoj.

Tamen, kial Rotarianoj komencis uzi Eo dum la internaciaj kontakto? Ĝi okazis dum la dudekaj jaroj, kiam francaj kaj britaj Rotarianoj deziris kunlabori por “PACO KAJ INTERKOMPRENO”, sed ĉiu grupo esperis paroli la lingvon de sia kultura identeco.

Rezultis en la jaro 1928 la decido krei la amikaron RADE por promocii la uzadon de Eo inter malsamlingvaj Rotarianoj.

Ilia vidpunkto estis ke estonte R.I. forigus pere de Eo la komunikajn problemojn en edukaj kaj homamaj asocioj, grupoj interŝanĝantaj studojn, bonvolaj programoj, institucioj kaj kongresoj

Kion tio montras? Tio montras ke nia testo de la “Kvar kriterioj” ne permesas al ni doni avantaĝojn al nur una nacio. Pli ĝuste ni devas esti ”ĝustaj kaj justaj fronte al ĉiu, por bonvolaj kaj amikecaj solvojn. Favore al tio, R.I. uzas dek du oficialajn lingvojn kaj la tendenco ne estas limigi la nombron de lingvoj sed pligrandigi ĝin. Tio signifas egan pligrandigon de elspezoj por tradukoj.

Nia Amikaro kuraĝigas dezirindan tutmondiĝon pere de la uzado de dua neŭtrala lingvo kaj tiamaniere protekti la riĉecon de kultura kaj lingva diverseco, provante eviti tutmondan malaltan mezvalorecon.

LA HISTORIO DE R.A.D.E.

1928 – Post 3 jaroj de antaŭaj preparado pere de esperantoparolantaj rotarianoj en Britio kaj Francio, la 21-an de Marto la “Rotaria Esperanto- Amikaro”, la unua Amikaro registrita en R.I., estis fondita en Londono. La prezidanto estis la rotariano J.J.Boutwood de Hastings, kaj la Sekretario- Kasisto estis Douglas Boatman de Southend-on-Sea.

Aŭguste, oni pretigas kunvenon of la “Fellowship” en Antverpeno (B). La 15-a de decembro aperis la unua numero de “Mondamikeco”, kopio de la bulteno “Fellowship of Rotarianoj”. La decembra numero de “The Rotary Wheel”, la tiutempa oficiala ĵurnalo de R.I.B.I., publikigis artikolon “A tongue for humanity” por pravigi Eo.

I929 – La unua jara kunveno de Fellowship okazis en Parizo. Ĉeestis 26 membroj el kvin regionoj (Britio, Francio, Germanio, Hispanio kah Usono). Dum la jarkunveno de R.I.B.I. oni adoptis decidon por subteni Eo.

1930 – En la o􏰁ciala ĵurnalo “The Rotarian” aperis artikolo de Karl von Frenckell favore al Eo.
La jara kunveno de Fellowship okazis in Oksfordo ĉar la oficejoj devus esti transloĝigotaj ĉiun jaron. Georgies Warnier (Parizo) estis elektita kiel

Prezidanto kaj Gabriel Havet (Lilo) kiel Sekretario.

Post favora raporto de Charles Mander, oni proponis en Hago (NL), ke la venonta jara kongreso en Vieno konsideru la eblecon kuraĝigi la uzon de Eo en la kadro de la ĝenerala laborplano de Rotary.

1931 – En la 7-a numero de “Mondamikeco” (“World Friendship”), publikita kaj printita en Parizo, aperis listo de 35 membroj el 9 regionoj ; inter ili Maurice Duperrey (Parizo) onta Prezidanto de R.I. dum 1937-38. Samtempe la brita rotariano Sydney W. Pascal, Prezidanto of R.I. 1931-32, ankaŭ aliĝis kiel membro al la esperanta Amikaro.

La Rotaria Komisiono de la Universala Kongreso en Vieno (A), en akordo kun la propono de Sir Ĉharles Mander, akceptis la apogon de Eo, kies sugesto inspirus la “Central Committee of Rotary” por solvi la lingvan problemon helpe de Eo.

La “Central Committee of Rotary” post la kunveno en Zürich, la 16-a kaj 17-a de septebro 1931, akceptis la mocion agnoskanta ke “La Internacia lingvo estas esenca elemento por reciproka interkompreno kaj tutmonda amikeco. Inter la aktualaj helpantaj lingvoj, Eo estas la pli praktika pro sia simpleco, lernfacileco, la relative abunda literaturo, kaj la larĝdisvastiĝa uzado pere de la parolantoj tra tuta la mondo”.

1932 – La reprezentantoj de 2.021 kluboj el 57 landoj kunvenis dum la Rotary World Congress en Bostono kaj akceptis la mocion petantan definitivan decidon, ĉu Eo aŭ alia lingvo estos uzota por faciligi rilatojn inter rotarianoj. Ili petis la ellaboradon de plano por instrui la elektitan lingvon.

La Rotaria Klubo de Parizo (Paris), kunlaborante kun aliaj kluboj, starigis en Svislando kampon por junuloj, kiuj uzis Esperanton kiel komunikilon. La membraro de la Esperanta Amikaro ampleksiĝis je 46 membroj dum la jara h kunveno okazinta en Kolono (Köln), germanio.
Pro la sinteno de la hitleria reĝimo, la oficejoj transloĝiĝis al Nederlando. Dr. Meilhuisen de Arnhemo (Arnhem) iĝis Prezidanto.
1935 – Kunveno de Rotariaj Esperantistoj okazis dum la 26-a Brita Esperanta Kongreso en Sudfino-ĉe-Maro (Southend-on-Sea).

1935 – 1944 – Rotario kaj Esperanto estis malpermesitaj aŭ severe kontraŭstaritaj en multaj Eŭropaj regionoj. Dum la dua mondmilito, kontaktoj inter regionoj iĝis preskaŭ neeblaj. RADE malaperis sed kelkaj membroj antaŭŝirmis la idealon.

1945 – La rotaria Klubo de Guararapes (Brazilo) inkluzivis en sia laborplano la disvastigon de Esperanto.

1949 – La Rotaria Klubo de Te Awamutu (Nov-Zelando), post iniciato de loka industriisto A.J. Sinclair, publikigis libreton en Esperanto koncerne la celojn of Rotario kaj du aliaj anglajn libretojn pri la promocio de Esperanto. En la enkonduko de tiuj lastaj libretoj, la Prezidanto de la klubo, Philip Quick, skribis : “La komisiono pri eksternaj rilatoj de nia klubo starigis amikajn transmarajn rilatojn kun centoj da personoj, kiuj ne parolis la anglan. Tio necesis la uzadon de Esperanto. Dum la jaro 1949, pli ol 1000 leteroj alvenis el 48 regionoj.

1955 – Okaze de la 50-a datrevno de Rotario, Dr. H.B. Tiner, Prezidanto de Pepperdine College kaj eks-Guberniestro de sia Distrikto, skribis : ” La ĉefa celo dum la venontaj 50 jaroj estos la plivastiĝo de bonaj rilatoj inter la popoloj de la tuta monda, precipe pere de interŝanĝoj de ideoj, de kulturaj valoroj kaj la kampanjo kontraŭ analfabeteco. Neniu asocio estas pli Internacia ol Rotario, kaj ni kapablas transsalti relegiajn, kulturajn kaj ekonomiajn barojn kiam ni klopodas antaŭenpuŝi internacian bonvolon, interkomprenon, kaj Pacon. Ĉar Rotario havas tiajn celojn, ĝi plene meritas sukceson : sed kiu ne vidas ke Esperanto estas la ideala rimedo por realigi ilin!

1959 – La Esperantista Rotaria Norman Williams restarigis la asocion kaj donis al ĝi la novan nomon “Rotaria Amikaro De Esperanto” aŭ “RADE”. (En Esperanto, la termino “rade” havas la tre taŭgan signifon “per la rado”). Sekvante lin kiel Prezidanto estis Graham Leon-Smith, profesoro de Egham (Britio). 1963 – La franca arkitekto Marcel Génermont, Past Prezidanto de la Rotaria Klubo de Moulins-sur-Allier, lanĉis kampanjon por instruado de Esperanto kaj invitis la aliajn francajn klubojn subskribi subtenan peton adresitan al la lernejaj aŭtoritatoj.

1979 – Al invito de la prezidanto Graham Leon-Smith, Marc Levin, ĉefredaktanto de la franca Rotaria revuo “Le Rotarien” kaj oficiala reprezentanto de R.I. al UNESKO en Parizo, iĝis Sekretario de RADE. La revuo “Le Rotarien” publikigis grandan interparoladon de 20 paĝoj pri la avantaĝoj dum internacia komunikado kiam oni uzas Esperanton tutmonde kiel duan lingvon.

1994 – La unua numero de la RADE-informilo estis publikigita kaj distribuita al kvindek esperantistoj en 16 landoj. Ĝi enhavis inviton por nomumi kandidatojn por elekto de nova estraro.

1996 – La 12an de decembro okazis en Nagasaki, Japanujo, “Kunveno por la venontaj generacioj”, organizita de RI kaj la Guberniestro de Distrikto 2740, membro de RADE, Isamu Ito intervenis en la debato pri “Internacia Reciproka Interkompreno kaj Interŝanĝo “por atentigi pri Esperanto kaj la agado de RADE.

1997 – En la numero kvar de la informilo de RADE aperis la saluto de la ĵus elektita Prezidanto Eskil Svane, dana diplomato kaj membro de la Rotaria Klubo en Pezenas (Francio). Sekretario Marc Levin daŭris en tiu pozicio. La membreco de RADE sumigis je 63 membroj el 18 malsamaj landoj.

1998 – Rotarianoj el kvin landoj ĉeestis la jaran kunvenon de RADE, kunvokita en la kadro de la 83a “Universala Kongreso de Esperanto” en Montpellier (Francio).

1999 – RADE-informilo numero 6 raportis pri la agado de niaj membroj en Italio, Litovio kaj Egiptio.
Prezidanto Eskil Svane vizitis la Rotarian Klubon Alto Paraíso, distrikto 4530, (Brazilo) kaj prelegis en Esperanto.

La jara kunveno de RADE okazis en la kadro de la 84a “Universala Kongreso de Esperanto” en Berlino. Kelkaj el niaj membroj vizitis du Rotariajn Klubojn en tiu urbo, informante ilin pri la Kongreso de Esperanto.

2000 – RADE-informilo numero 7 raportis pri nia jara kunveno en la kadro de la 85-a “Universala Kongreso de Esperanto” en Tel-Aviv (Israelo), kie kelkaj el niaj membroj vizitis la Rotarian Klubon de Tel Aviv/Jefi kaj diskutis pri Esperanto kaj la Kongreso.

En la sama informilo aperis raportoj de niaj membroj en Italio, Samoo kaj Brazilo. En oktobro, nia Prezidanto Eskil Svane vizitis novajn Rotariajn Klubojn en Slovakujo, en la du urboj de Zilina kaj Banskà-Bystrica.

2001 – En la januara numero de la revuo “Brasil Rotário” aperis ilustrita artikolo de tri paĝoj “Esperanto, lingvo sen naciaj limoj” de nia Prezidanto Eskil Svane. Ĝi estis tradukita de artikolo kun la sama titolo en la franca “Le Rotarien”. En la aprila eldono de “Brasil Rotário” aperis kompleta artikolo de Ursula Grattapaglia, kiu skribis inter aliaj aferoj “Esperanto estas la sola lingvo por internacia komunikado, kiu konformiĝas al la Kvar Rotariaj Kriterioj (Four Way Test.) ”

En novembro, “Rotary World” publikigis leteron de Eskil Svane, kiu emfazis, ke RADE, establita en 1928, estis la plej malnova el ĉiuj Rotariaj Amikaroj. En marto, dum la Latin-amerika Konferenco pri Demografio kaj Evoluado, organizita en Braziljo sub la aŭspicioj de RI kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, nia membro Ursula Grattapaglia, distrikto 4530, estis invitita prelegi pri prospera projekto en Brazilo en la kadro de ” Edukado por Sufiĉeco en Kampara Komunumo. ” Ĝi havigis favorajn ŝancon mencii la rolon de Esperanto en sociaj agoj.

Dum la 92-a Rotacia Monda Kongreso en San Antonio (Teksaso) RADE prezentis informojn en la Ĝenerala Budo por Amikaroj, tiel establante multajn kontaktojn kun Rotaroj, ĉefe el ne-anglalingvaj landoj.

En RADE-informilo numero ok aperis raportoj de niaj membroj Paul Desailly (Aŭstralio) kaj Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia (Brazilo) pri iliaj vizitoj al Ĉinujo kaj Italio.

2002 – RADE funkciigis Amikaran Budon dum la 93-a Rotaria Kongreso en Barcelono (Hispanio). Krom tio, RADE-membroj estis akceptitaj ĉe la Klubo de UNESKO de Barcelono dum amika kunveno kun lokaj esperantistoj. En Barcelono, membroj el multaj landoj ĉeestis la jaran kunvenon de RADE.

En la kadro de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza (Brazilo), ok membroj de RADE kaj la Prezidanto de Rotarakto de Guarapari (D. 4410) vizitis Rotariajn Klubojn de la gastiganta urbo por prezenti informojn pri Esperanto kaj la kongreso.

Numero 10 de la RADE-informilo menciis la decidon de nia Amikakaro inviti iujn Distriktojn por prezenti Rezolucian Proponon pri Esperanto dum la Leĝfara Konsilio en 2004.La sama bulteno publikigis alvokon de nia membro Marco Kappenberg (Insulo de Samoo), Prezidanto de la nova Rotaria Amikaro Pri Medio, por kunigi kun tiu grupo. Esperanto povas esti konsiderita kiel “Ekologia lingvo”, ĉar ĝi protektas la naciajn kulturojn de erara tutmondiĝo.

2003 – RADE starigis informbudon dum la 94a Monda Kongreso de Rotario en Brisbano (Aŭstralio). La budo estis administrita de RADE-membroj el Aŭstralio, Brazilo, Britio kaj Samoo, montrante ekzemplon de la plena reciproka kompreno inter rotarianoj el diversaj lingvaj originoj.

La ĵurnalo “Rotaria Mondo” en sia maja eldono festis la 75-an datrevenon de la fondo de RADE, la unua Rotaria Amikaro, klare montrante la avantaĝojn de Esperanto kiel justa, neŭtrala kaj facile lernebla komunikilo.

La prezidanto Eskil Svane skribis artikolon pri la kunlaboro de Esperanto-organizoj kun servaj kluboj kiel ekzemple Rotary. La artikolo estis publikigita en la franca revuo “Le Monde de l’Esperanto” kaj en Esperanto en la monata revuo de UEA (Universala Esperanto Asocio) en Nederlando.

Inter la internaciaj vizitoj kaj kontaktoj de niaj membroj, aparta noto estis la vojaĝo de la Prezidanto Eskil Svane (vizitoj al la Mid-Isle Rotaria Klubo de la Karibia Insulo de Saint-Martin (Sankta Marteno) kaj al la Rotaria Klubo de El-Jadida (Maroko) kaj la vizito de Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia al la Kluboj de Krakovo (Pollando), de Warstein-Meschede (Germanio), kaj de Ancona (Italio).

La 11-a informilo de RADE publikigis la o􏰀cialan tekston de la Rezolucio pri Esperanto prezentita de Brazilaj Distriktoj 4410 kaj 4530 por diskuto ĉe la Leĝfara Konsilio de R.I. en 2004.

2004 – La numero 12 de la RADE-informilo publikigis la novaĵon, ke la Propono 04-265 petanta ke la Rotaria Estraro konsideras la laŭgradan enkondukon de Esperanto en Rotariaj Kluboj en la tuta mondo, prezentita de la Rotariaj Kluboj de Alta Paraíso (Brazilo) kaj Vitória Praia de Camburí (Brazilo), ne estis akceptita de la Leĝfara Konsilio RI, ĉar nur 61 distriktoj voĉdonis favore. Denove RADE starigis informbudon dum la 95-a Monda Kongreso de Rotario en Osaka (Japanio), vekante notindan intereson fare de japanaj rotarianoj.Ursula Grattapaglia prelegis en Esperanto ĉe la Toyonaka Rotary Club, kun traduko al la japana fare de RADE-membro Eizo Otsuka.

En aprilo, Distrikto 1780 (orienta parto de Francio) invitis reprezentantojn de la Rotaria Amikaro por havi informojn en sia jara konferenco. Nia Sekretario Marc Levin reprezentis RADE.

Fine de julio, grupo de sep membroj de RADE partoprenis en la 89-a “Universala Kongreso de Esperanto” en Pekino (Ĉinio). Okaze de tio ili vizitis la provizora Rotaria Klubo de Pekino, kie Ursula Grattapaglia prelegis pri Esperanto kaj la Kongreso. Survoje al Pekino, niaj membroj estis gastoj de la Rotaria Klubo en Hongkongo.

2005 – Kiel tradicie, RADE starigis informbudon dum la Rotaria Internacia Kongreso de Ĉikago. Esperanto parolantaj rotarianoj en la budo informis milojn da ĉeestantoj pri la ideo de pli bona komunikado pere de neŭtrala lingvo. Pro tio, novaj Rotarianoj aliĝis al nia Amikaro, tiel ke nun nia tuta membro superas 100 el 31 malsamaj landoj.

En la tiel nomata “Tempa Kapsulo” de la Kongreso de Ĉikago, la Prezidanto de la Rotaria Klubo de Alta Paraiso (Brazilo) deponis mesaĝon en Esperanto, kiu estos legata post cent jaroj ekde nun! Grava okazaĵo de RADE-membroj okazis en Litovio, Vilno, okaze de la Esperanto-Monda Kongreso en tiu lando en aŭgusto 2005. La numero 15 de la RADE-informilo publikigis liston por la elekto de nova RADE-komitato.

2006 – La numero 16 de la RADE-informilo publikigis la rezultojn de la balotado por la nova komitato:Honora Prezidanto: Eskil Svane – RC Locarno, (D1980) Svislando;
Prezidanto: Marc Levin – RC Lyon (D.1710) Francio;
Sekretario-Giuseppe Grattapaglia – RC Alto Paraíso (D.4530) Brazilo;

Membroj de la estraro: Steve Pitney – RC Richmond (D.9800) Aŭstralio; Eizo Otsuka – RC Toyonaka (D.2660) Japanio; Antanas Gvildys- R Jubarkas (D.1460) Litovio.

En la sama informilo oni publikigis la Proponon de nova Rezolucio pri Esperanto prezentita de la Rotaria Klubo Alto Paraíso (D.4530), kiu estis aprobita de la Distrikto-Konferenco kaj sendita al R.I. por diskuto dum la sekvonta Leĝara Konsilio. Komuna Projekto (Matching Grant) por brazilaj handikapitaj adoleskantoj estis 􏰀ntraktita kun la kunlaboro de RADE-membroj de Aŭstralio, Brazilo kaj la Rotaria Fondaĵo.

2007 – Du informiloj (17 kaj 18) estis senditaj per retpoŝto al niaj membroj. Dum la Kongreso de R.I. (Rotary International – Rotario Internacia) de Salt Lake City, la RADE-membroj deĵoris denove en la budo de nia amikaro. Dum ĉi tiu Kongreso, la membroj de RADE decidis kunlabori por Komuna Projekto (Matching Grant) en Brazilo kunlabore kun membroj en Belgio, Francio kaj Britio kaj TRF. La korespondado inter la distriktoj okazis en Esperanto en ambaŭ Homaj Projektoj. Amikaj vizitoj inter kluboj estis organizataj en Belgio kaj en Brazilo.

En aprilo 2007, la Leĝfara Konsilio denove rifuzis la rekomendon por enkonduki laŭgrade la uzadon de neŭtrala lingvo en niaj 33.000 kluboj kun cent malsamaj lingvoj, sed ne hezitis aldoni la rusan kaj hindan al la nombro da oficialaj lingvoj en R.I.

Konkludo

Nia Amikaro konscias, ke la vidpunkto de RI por tutmonda Kompreno kaj Paco estas ankoraŭ Utopio. Ni ankoraŭ ne havas komunan lingvon, (sed dek du), en kiuj ni povus komuniki kun niaj samrangaj rotaroj, kiuj parolas la rusan aŭ la araban, la ĉinan aŭ la hungaran, la finnan aŭ la korean, la franca aŭ la polan. Tamen, la eksterordinara teknologia progreso en komunikado kaj transportado vokas solvon kun la plej granda urĝo!

Nia Amikaro konscias, ke la vidpunkto de RI por tutmonda Kompreno kaj Paco estas ankoraŭ Utopio.

Ni ankoraŭ ne havas komunan lingvon, (sed dek du), en kiuj ni povus komuniki kun niaj samrangaj rotaroj, kiuj parolas la rusan aŭ la araban, la ĉinan aŭ la hungaran, la finnan aŭ la korean, la franca aŭ la polan.

Tamen, la eksterordinara teknologia progreso en komunikado kaj transportado vokas solvon kun la plej granda urĝo!

Nia granda Past Prezidanto Internacia PAULO VIRIATO, antaŭ ol li forlasis nin, skribis en la BRASIL ROTÁRIO-revuo: “Ni, Rotarianoj, bezonas komunan lingvon, aspektantan Rotarenglish. “Ne plu estas akceptebla la nuna solvo uzi NACIAN lingvon kiel INTERNACIAN LINGVON. La Past Prezidanto Internacia Ravizza, dum sia gvidado, diris: “ROTARIO DEVAS ESTI ANTAŬ LA FAKTOJ SED NE KURI POST ILI”.

Laŭ ĉi tiu situacio, kio estas la tasko de R.I. (Rotario Internacia) en la kunteksto de la tutmonda problemo? Ni devas konsideri kiel la mondo ŝanĝiĝis. Rotario naskiĝis antaŭ 100 jaroj. En kia lingvo la unuaj Rotaroj parolis kun Paul Harris en 1905? Ĉiuj scias, ke ĝi estis la nordamerika lingvo, unu el 37 oficialaj variaĵoj de la angla lingvo el Britio.

Tamen, hodiaŭ la situacio estas tre malsama. Ni havas rotarianojn en 200 landoj kun pli ol 100 malsamaj lingvoj. Ni Rotarianoj preparas la estontecon. La kvalito de tiu estonteco dependas de kio ni pensas, diras, kaj faras hodiaŭ! Ĉu ni, kiel organizo kaj kiel individuoj, tuj traktos la mondan problemon? Nia Rotaria Amikaro De Esperanto (RADE) provas agi kiel eble plej bone konsciigante kaj agante pri la problemo.
Kiel ni devas “almontri la vojon”?

Giuseppe Grattapaglia